Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 249 (2010-08-09)
[pri IJK] Fotoj pri la restado en Kubo 2010 (turismado, UK, IJK)

Karaj IJK-geamikoj,
ĉi-somere mi havis ŝancon vojaĝi al Kubo kaj partopreni tiel turisman programon organizitan de la agentejo KAVA-PECH, sekve la 95-an Universalan Kongreson de Esperanto en Havano kaj poste ankaŭ la 66-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Villa Trópico, Santa Cruz del Norte. Per kelkaj miaj impresoj mi jam kontribuis al la koncernaj vikipediaj artikoloj http://eo.wikipedia.org/wiki/UK_2010 kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/IJK_2010 - mi invitas vin tralegi ilin, kaj eĉ kontribui se vi povas.
Nuntempe mia feriado pli daŭras, sed mi tamen paŭzis por iomete da tempo kaj pretigis por vi kaj ĉiuj aliaj interesiĝantoj etan fotogalerion pri miaj tri semajnoj pasigitaj en Kubo. Ĝi estas eta ne per sia amplekso (enestas 2324 fotoj!), sed per la grandeco de la fotoj, kiujn mi intence draste malpli grandigis, ĉar sume la dosieroj ege pezus. Mi pensas ke eĉ tiel ili tamen donas bonan trarigardon pri ĉio kion mi en Kubo travivis, kaj se vi aŭ iu alia interesiĝos pri ekhavo de plenaj versioj de iuj el ili, vi trovos la instrukciojn pri kiel tion fari rekte en la koncerna retpaĝaro, kies ĉefa adreso estas: http://is.muni.cz/www/172464/esperanto/kubo2010/
Tiun adreson vi rajtas laŭplaĉe pludonadi al aliaj homoj kiujn la enhavo povus same interesi. Bonvolu noti, ke mi mem malĉeestos nun denove de la reto, kaj povos do interalie reagi al ĉiuj viaj petoj denove maljam ekde septembro.
Amike, Marek Blahuš

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026